English
 
 

About us

Tekniko de tranĉila batalo ‘Tolpar’ komencis vivon en jaro 1985 kiel rezulto de la kombinita laboro de grupoj de spertuloj de Sovetiaj specialaj fortoj. Tranĉilbatala skolo Tolpar oficiale komencis instrui en Rusio en jaro 2003.

Hodiaŭ Tolpar estas rapide kreskanta skolo. Ĝi havas 27 registritajn instruistojn en 38 urboj en 8 landoj (Rusio, Francio, Hindio, Italio, Israelo, Estonio, Latvio, UAE). Ĝis nun pli ol mil homoj estas trejnitaj en Tolpar instruejoj. Dum 25 jaroj Tolpar tekniko ofte pruvis esti efika en konkuroj kaj situacioj de reala vivo.

Dum la trejnado niaj studentoj:
- lernas la bazan teknikon, taktikajn kaj psikologiajn nuancojn de sporta kaj realviva tranĉilbatalo.
- lernas kiel senarmile kontraŭstari atakanton armitan per tranĉilo.
- partoprenas en konkuroj kaj praktikaj seminarioj de majstroj de diversaj batalaj artoj.

Kelkaj trajtoj de nia trejnado estas:
- kune kun trejnoj en proksima kaj mezdistanca tranĉilbatalo ni trejnas nin tre multe en longdistanca tranĉilbatalo, kaj ni emfaze praktikas la teknikon per kiu ni povas eviti reciprokajn klingvundojn.
- ni praktikas multe da plenkontaktaj renkontiĝoj, ĉiam kun protektvestoj.
- ni multe trejnas por uzi tranĉilbatalan teknikon en diversaj realvivaj situacioj: en malvasta aŭ malorda spaco, movanta transporto, diversaj veteraj kondiĉoj, mallumo, pluraj atakantoj armitaj per diversaj armiloj, ktp.